Ме- жем---с---т -асап-ж-----н.
М__ ж____ с____ ж____ ж_______
М-н ж-м-ш с-л-т ж-с-п ж-т-м-н-
------------------------------
Мен жемиш салат жасап жатамын. 0 M-n-e--ivi-ja-a ko-- bar.M____ k___ j___ k___ b___M-n-e k-v- j-n- k-o- b-r--------------------------Mende kivi jana koon bar.
Ме- сар--май--е--н -ос----п--ат--ы-.
М__ с___ м__ м____ т___ ж__ ж_______
М-н с-р- м-й м-н-н т-с- ж-п ж-т-м-н-
------------------------------------
Мен сары май менен тост жеп жатамын. 0 M-nd--k--- jan-----n----.M____ k___ j___ k___ b___M-n-e k-v- j-n- k-o- b-r--------------------------Mende kivi jana koon bar.
Nian lingvon ankaŭ influas la amaskomunikiloj.
Gravan rolon tie ludas aparte la novaj amaskomunikiloj.
Tekstmesaĝoj, retmesaĝoj kaj retbabilejoj evoluigis sian propran lingvon.
Tiu amaskomunikila lingvo kompreneble malsamas en ĉiu lando.
Sed iuj ecoj troviĝas en ĉiuj amaskomunikilaj lingvoj.
Por ni kiel uzantoj tre gravas precipe la rapideco.
Kvankam ni skribas, ni volas estigi rektan komunikadon.
Tio signifas ke ni deziras interŝanĝi informojn kiel eble plej rapide.
Ni do simulas veran konversacian situacion.
Nia lingvo tiel akiris parolan econ.
Vortojn aŭ frazojn oni tre ofte mallongigas.
La gramatikajn aŭ interpunkciajn regulojn oni ĝenerale ignoras.
Nia ortografio estas pli libera, ofte tute mankas la prepozicioj.
La sentojn oni nur malofte esprimas parole en la amaskomunikila lingvo.
Tiukaze ni preferas uzi la tiel nomatajn miensimbolojn.
Tiuj estas simboloj supozataj montri niajn tujajn sentojn.
Estas ankaŭ propraj kodoj por tekstmesaĝoj kaj ĵargono por retbabileja komunikado.
La amaskomunikila lingvo tial estas tre reduktita lingvo.
Sed ĝin simile uzas ĉiuj uzantoj.
Esploroj montras ke la instruiteco aŭ la intelekto ludas neniun rolon.
La amaskomunikilan lingvon ŝatas uzi aparte la junuloj.
La kritikistoj tial opinias ke nia lingvo estas en danĝero.
La scienco vidas la fenomenon malpli pesimisme.
Ĉar la infanoj kapablas diferencigi, kiam kaj kiel ili devas skribi.
Fakuloj kredas ke la nova amaskomunikila lingvo eĉ havas avantaĝojn.
Ĉar ĝi povas plifaciligi la lingvokapablon kaj la kreemon de la infanoj.
Kaj hodiaŭ denove pli skribiĝas: ne leteroj, sed retmesaĝoj!
Tio ja ĝojigas nin!